Nigra Kato

(Originala titolo: Negro gato)
Verkis: Getúlio Côrtes
Traduko: Vitor Mendes

Mi estas nigra kato
Vere hirtiganta
La tuta vivo mia
Estas amaranta
Aliajn ĝenas mi
Sur la tegmenta plato
Mi estas Nigra Kato

Tristan historion
Rakontos mi
Kaj post la rakontado
Certe ploros vi
Mi antaŭ longa tempo
Vivas kun malsato
Mi estas Nigra Kato

Kaj sep vivojn jen
Posedas mi
Kaj sep ŝancojn por
Venki, Ho Di!
Tamen ne manĝante
Falo estos fakto
Mi estas Nigra Kato

Iam sur la monto
Oni vokis min
Celante haŭton mian
Ve! por tamborin'
Timanta malaperis
Mi for de la bato
Mi estas Nigra Kato


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!