Sub la lun', hieraŭ

(Originala titolo: Ontem ao luar)
Verkis: Pedro Alcântara k Catulo da Paixão Cearense
Traduko: Flávio Fonseca

Sub la lun', hieraŭ, estis ni en plena sol'
Vi al mi demandis pri dolor' de l' pasivol'
Lasis sen respond', muta restis mi
Kaj gvatante bluon de l' ĉiel'
La bluan lunon montris mi
Kaj el okuloj glitis guta luma rond'
Estis neĝa larmo, do alvenis la respond'
Ridetante mi restis pro la brul'
De tiu larmo suferanta en okul'

La pasidolor' ekestas sen labor'
Ne eblas difini tion en la fin'
Nepre la sufer' venu sen esper'
Por ke el brusto sin malkaŝu la mister'
Demandu al lun' petola kaj sen mor'
Kies nokta blu' sur ondo ŝajnas plor'
Demandu al lun', de mar' ĝis kanzon'
Kiun sekreton gardas la pasia ton'

Se vi deziras ekscii pri la am'
La varmon sperti jam
La tre amaran maldolĉecon de l' dolĉec'
Do supreniru monton sub la lunlum'
Aŭdu la ondon sur la sablo je plorum'
Aŭdu silenton parolantan en solec'
De silenta trista kor'
Disverŝanta larmojn kaj penanta pli
Aŭdu la ploron ja sen fin', kun muta kaj ĉies dolor'
Kaj la plej grandan, la de Di'

Se vi volas plu ekscii pri mia malĝu'
Metu la orelon sur la rozon de la kor'
Aŭdu malkvieton de l' melankolia puls'
Klopodu ekscii pri l' faktor'
Kial ĝi vivas tiel trista, je suspir'
Ade batante en desper'
Obstinante ami sen sentema konsider'
Al neniu ĝi parolos pri la brusta kri'
Sed al la tombo, fine ĝi kunportos sin



Voĉo, gitaro k aranĝo: Flávio Fonseca
Violono: Fabianne Gotelipe
Piano: Daniel Baker
Filmado k muntado: Diógenes Dias


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!