Brazila Nacia Himno

(Originala titolo: Hino Nacional Brasileiro)
Verkis: Francisco Manoel da Silva k Osório Duque Estrada
Traduko: Sylla Chaves

I

La bordoj Ipirangaj aŭdis en trankvil'
Eĥantan krion de heroa gento,
Dum Suno de Libero, kun plej varma bril',
Ekflamis sur Brazila firmamento.

Se ekĝuis nia tero
Egalecon danke nian brakan forton,
En la sino de Libero
Niaj brustoj ja ne timas eĉ la morton.

Patri' amata,
Adorata,
Vivu, vivu!

Brazil', intensa revo kaj viviga lum'
De amo kaj espero sur nin falas
El via ĉielpuro ridetanta, dum
La brilo de Sudkruco senvualas!

Giganto pro la volo de Naturo,
Vi estas bela, forta kaj sentima,
Kaj via grando vojas al futuro!

Land' adorata,
Inter land-mil',
Mia Brazil',
La plej amata!

Gefilojn vartas per patrin-ĝentil',
Land' amata, Brazil'!

II

Kuŝante poreterne sub lazur-ĉiel'
Inter muzika mar' kaj oro lita,
Vi lumas, ho Brazilo, Amerik-juvel'
Per sun' de Nova Mondo lumigita!

Ol la ĉarmoj alilandaj
Via flor-vario estas pli ornama,
Viaj boskoj - pli vivantaj,
Kaj vivado en vi estas ja pli ama!

Patri' amata,
Adorata,
Vivu, vivu!

Brazil', la stela flago, kiun portas vi,
Eterne estu nur simbolo ama,
Kaj ĝiaj flav' kaj verdo nur parolu pri
Ĝisnuna glor' kaj paco porĉiama!

Sed se Justec' bezonos klaban forton,
Ne mankos la kuraĝo de l' gefiloj,
Ĉar viaj adorantoj spitas morton!

Land' adorata,
Inter land-mil',
Mia Brazil',
La plej amata!

Gefilojn vartas per patrin-ĝentil',
Land' amata, Brazil'!



Dekdua trako de la kd "Esperanta Voĉo"
Kantas: Vera Jordan
Gitare akompanas: Genésio Nogueira


Deka trako de la kd "El la Brazila Juvelujo"
Kantas: Neide Barros Rêgo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!