Francisco Manoel da Silva

Francisco Manoel da Silva (Rio-de-Ĵanejro, 21ª de februaro 1795 — Rio-de-Ĵanejro, 18ª de decembro 1865) estis brazila komponisto, orkestrodirigento kaj profesoro.

Li estis lernanto de pastro José Maurício Nunes Garcia, eble la plej grava nomo de la brazila muziko en la kolonia periodo. Ankoraŭ en la junaĝo li verkis Te Deum por la tiama princo Dom Pedro, kiu nomumis lin muzikdirektoro de la Reĝa Kapelo.

En 1833 li fondis la Muzikan Filantropan Societon, kiu tiam estis tre grava kaj ekzistis ĝis 1890. La nova imperiestro Dom Pedro II nomumis lin komponisto de la Imperia Ĉambro en 1841 kaj en la sekva jaro li enposteniĝis kiel kapelestro. Li fondis la Konservatorion de Rio-de-Ĵanejro, origino de la nuntempa Muziklernejo de Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro (UFRJ). Li ankaŭ estis orkestrodirigento ĉe Lirika Teatro Fluminense, kiu poste fariĝis Nacia Opero.

Li estas aŭtoro de la melodio de Nacia Brazila Himno, kaj patrono de la Brazila Muzika Akademio. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!