Pedro Alcântara

Pedro de Alcântara (Rio-de-Ĵanejro, 21ª de aŭgusto 1866 – Sete Lagoas, 29ª de aŭgusto 1929) estis brazila flutisto kaj komponisto.

Li organizis kunvenojn en sia hejmo, en kiuj li kunvivis kun ŝoremuloj kiel Quincas Laranjeiras, Ernesto Nazareth, Villa-Lobos, Catulo da Paixão Cearense, inter aliaj.

En 1907 li verkis la polkon Choro e poesia, sian plej konatan komponaĵon. Poste, ricevinte tekston de Catulo da Paixão Cearense, tiu melodio fariĝis la fama kanto Ontem ao luar (Sub la lun', hieraŭ). En 1912 li ĝin registris kvarfoje kun la pianisto Ernesto Nazareth. En 1918, Vicente Celestino registris ĝin surdiske. Ekde la 70aj jaroj, la komponaĵo refuroris per registroj de novaj artistoj kiel Fafá de Belém, Marisa Monte, Altemar Dutra, Sílvio Caldas kaj multaj aliaj. (Fonto: Dicionário da MPB).

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!