La rozoj

(Originala titolo: Canteiros)
Verkis: Fagner k Cecília Meireles
Traduko: Jorge de Oliveira

Memorante pasintecon kun l' okuloj malfermitaj
Mi finfine disreviĝas pro l' momentoj jam perditaj
Mi ankoraŭ ne sukcesis flugi alten ĝis stelaro
Kaj la vintron mi trakantis kun la helpo de l' gitaro

Ĉu morgaŭon mi postvivos, mi ne scias tuj respondi
Klaraj tagoj de somero ne portas al mi feliĉon
Kaj mi volas nur gustumi la kison de l' amatino
Poste povas veni morto kaj preni min en forgeso

Kaj la mondo ne plu aŭdos mian nomon
Sed almenaŭ mi ne restos senespera
Kaj la rozoj tuj disfloros sur la tero
Kaj la vivo ĉiam refariĝos vivo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!