Ĉampan'

(Originala titolo: Champagne)
Verkis: S. De Pasquale k Sergio Jodice k Dominico Di Francia
Portugallingva traduko: Agnaldo Timóteo (el Champagne)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Ĉampan' sur la tablo por trinki
Pro vi, kiu tuj min forlasos
Ĉar vi amas iun alian
Mi lasas vin libera por iri nun

Ho ve! Hantas mian memoron
La scen' de l' datrevena festo
En kiu mi vin mire ekvidis
Kaj sekvis per l' okuloj ĝis maten'

Sed nun kiam ĉiuj foriris
Mi havis la okazon
Finfine resti sola apud vi

Kaj tuj mi hejmen prenis vin
Ni kisis ĉe la pord'
Kaj ĉio komenciĝis inter ni

Ĉampan' ĉi-momente min helpas
Forgesi, ke la sort' min perfidis
Ĉi tie niaj vojoj disiĝas
Mi devas ĝin akcepti sen rankor'

Ho jes, mi konsentas pri tio,
Ke ŝajnas frenezaĵo
Tostadi pri la tuja elreviĝo

Sed nun ni devas adiaŭi
Je l' fin' de l' amafer'
Per pokalo da ĉampan'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!