Bonvena

(Originala titolo: Benvinda)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Tarcísio Lima

Hava je sensava korafablo,
Mi sciigas laŭformale:
Estas lok’ ĉe mia tablo.
Eble vi alvenos jen pere de misfavor’,
Jen pere de plena amkor’;
Kiel ajn iros for mia ĉagreno.
Bonvena, bonvena, bonvenu,
Ke nin vokas la lunklaro,
Ke ekfloras la ĝardeno
Kaj mi restas sola…

Trema kaj revema pri bonŝanco,
Mi sciigas ĝenerale:
Estas lok’ en mia danco.
Eble vi alvenos jen por najbari ĉe mi,
Jen por min forigi des pli!
Venu ja tien ĉi, eĉ kun malbeno!
Bonvena, bonvena, bonvenu,
Ke petploras la gitaro,
Ke petsambas mia peno
Kaj mi restas sola…

Venu min sanigi aerpure,
Disradiu malobskure,
Kiel suna matenhel’;
Ho venu, mia stelo de l’ senfino,
Venu mia amkarino, korfratino,
Ĝojkialo, ĝojkiel’…
Bonvena, bonvena, bonvenu,
Ke dormadas la domaro,
Ke tardadas la mateno
Kaj mi restas sola…

Fida je senbrida fantazio,
Mi sciigas grandfinale:
Estas lok’ en poezio!
Eble vi ekbenos min per plej simpla amvol’,
Aŭ serĉos ĉe mi pri konsol’…
Estas tempe, la sol’ ne plu min ĝenu,
Bonvena, bonvena, bonvenu!
Vi ja venis, kiel bone!
Via belo ĉe mi plenu!
Trafe kantis mi:
Bonvena, bonvena, bonvena, bonvena,
Bonvenu tiun koron ĉi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!