(Originala titolo: Gente)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca
Homoj serĉas l’ unuon en la ĉiel’
Homoj estas la loko mem de l’ ĉiel’
Eĉ la steloj demandas sin pri kioma ord’
Ĉiun stelon mirigas propra eksplod’
Homoj estas tre bonaj, estas la bon’
Oni zorgu, respekton donu al bon’
Ĝustas diri, ke steloj loĝas en la rigard’
De la homo pro kiu am’ iĝis ard’
Ĵomart kaj Nataŝa, Persone kaj JoMo, Ale, Kajto kaj Floréal
Homoj, vivaj brilantaj steloj en nokto
Homoj volas satiĝi je la feliĉ’
Homoj volas inspiri ĝis la sufiĉ’
Ne, karulo, per tiu forto, perfidon for
Tiu forto loĝadas en via kor’
Homoj lavas la vestojn, knedas por pan’
Homoj plukas la vivon per propra man’
En la koro ĝangala homoj deziras nur
Ĉiam daŭri, kreskadi kaj lumi plu
de Souza kaj Lorenz, Geraldo kaj Sylla, Leopoldo, Kořínek, Ledon
Homoj devas briladi, ne malaperi
Homoj de la planedo plena je blu’
Homoj sen la kompreno, nur la intu’
Homoj, stela spegulo, resendo de rebril’
Se la steloj tiomas, nur pro ĝentil’
Nascentes, Viana, Tarcísio, das Neves, Kikero, Jair, Nazaré
Homoj, viva spegulo, dolĉa mistero
Noto de la tradukinto:
Homoj estas omaĝindaj: gravuloj en la muziko, en la poezio kaj literaturo, en la tradukarto... ĉefe tiuj gravaj por mia kor'.
Sed mankas tre multaj nomoj en tiuj listoj...
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Amiko! Feliĉige, feliĉege vidi min bildigita inter tiom da gravuloj de nia amata E-Movado! "Dankon!", mi elkore emociigite krias!
ResponderExcluirKara amiko!
ExcluirVi plene meritas!
Eĉ modesta lernanto kiel mi meze al veraj artistoj kaj gravuloj! Ho! Amikeco estas tia! Dankon, amiko!
ResponderExcluirVia kompetenteco estas super la amikeco, kara!
ExcluirHo kia honoro!
ResponderExcluirDankegon!
PSV
:-)
ExcluirBonega tute esperantigita versio!! Dankon!! :)
ResponderExcluirMi dankas!
ExcluirIomete neatendite! Dankon, kara Flavio, pro via memoro pri viaj muzikaj amikoj!
ResponderExcluirĈiam memorindaj vi!
ExcluirEltukoran dankon al vi por tia honoro, kara Flávio Fonseca!
ResponderExcluirMeritita!
ExcluirMia karega, tiu omaĝo estas elmontro de via speciala koro. Mi sincere feliĉas pri nia amikeco jam de junaj jaroj.
ResponderExcluirCetere, la versio estas tre sukcesa! Post ĉi komenca ĝojo pro la omaĝo, mi pli detale kontrolos ĝin. rid rid
ResponderExcluirDankon, mia amiko!
Excluir