Homoj

(Originala titolo: Gente)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Homoj serĉas l’ unuon en la ĉiel’
Homoj estas la loko mem de l’ ĉiel’
Eĉ la steloj demandas sin pri kioma ord’
Ĉiun stelon mirigas propra eksplod’

Homoj estas tre bonaj, estas la bon’
Oni zorgu, respekton donu al bon’
Ĝustas diri, ke steloj loĝas en la rigard’
De la homo pro kiu am’ iĝis ard’

Ĵomart kaj Nataŝa, Persone kaj JoMo, Ale, Kajto kaj Floréal
Homoj, vivaj brilantaj steloj en nokto

Homoj volas satiĝi je la feliĉ’
Homoj volas inspiri ĝis la sufiĉ’
Ne, karulo, per tiu forto, perfidon for
Tiu forto loĝadas en via kor’

Homoj lavas la vestojn, knedas por pan’
Homoj plukas la vivon per propra man’
En la koro ĝangala homoj deziras nur
Ĉiam daŭri, kreskadi kaj lumi plu

de Souza kaj Lorenz, Geraldo kaj Sylla, Leopoldo, Kořínek, Ledon
Homoj devas briladi, ne malaperi

Homoj de la planedo plena je blu’
Homoj sen la kompreno, nur la intu’
Homoj, stela spegulo, resendo de rebril’
Se la steloj tiomas, nur pro ĝentil’

Nascentes, Viana, Tarcísio, das Neves, Kikero, Jair, Nazaré
Homoj, viva spegulo, dolĉa mistero


Rim (N.T.):
Homoj estas omaĝindaj: gravuloj en la muziko, en la poezio kaj literaturo, en la tradukarto... ĉefe tiuj gravaj por mia kor'.
Sed mankas tre multaj nomoj en tiuj listoj...

La omaĝatoj (laŭ aper-ordo):
- Ĵomart kaj Nataŝa - muzika duopo el Kazaĥio
- Persone - rokbando el Svedio
- JoMo - Jean-Marc Leclercq, franca muzikisto
- Ale - Alejandro Cossavella, argentina muzikisto
- Kajto - muzikgrupo el Nederlando
- Floréal - Floréal Martorell, fondinto de Eurokka kaj Vinilkosmo
- de Souza - temas pri du homoj, la fratoj Délio Pereira de Souza (avo de Flávio Fonseca) kaj Nelson Pereira de Souza, fondintoj de Eldonejo Lorenz
- Lorenz - Francisko Valdomiro Lorenz, ĉeĥa poeto vivinta en Brazilo
- Geraldo - Geraldo Mattos, brazila poeto
- Sylla - Sylla Chaves, brazila poeto
- Leopoldo - Leopoldo Knoedt, brazila poeto
- Kořínek - Jiří Kořínek, ĉeĥa poeto
- Ledon - Gilbert Ledon, franca verkisto vivinta en Brazilo
- Nascentes - Paulo Nascentes, brazila poeto
- Viana - Paulo Sérgio Viana, brazila poeto
- Tarcísio - Tarcísio Lima, brazila muzikisto kaj poeto
- das Neves - Jorge das Neves, brazila poeto
- Kikero - Cícero Soares, brazila muzikisto kaj poeto
- Jair - Jair Salles, brazila poeto
- Nazaré - Maria Nazaré Laroca, brazila poetino



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

15 comentários:

  1. Amiko! Feliĉige, feliĉege vidi min bildigita inter tiom da gravuloj de nia amata E-Movado! "Dankon!", mi elkore emociigite krias!

    ResponderExcluir
  2. Eĉ modesta lernanto kiel mi meze al veraj artistoj kaj gravuloj! Ho! Amikeco estas tia! Dankon, amiko!

    ResponderExcluir
  3. Bonega tute esperantigita versio!! Dankon!! :)

    ResponderExcluir
  4. Iomete neatendite! Dankon, kara Flavio, pro via memoro pri viaj muzikaj amikoj!

    ResponderExcluir
  5. Eltukoran dankon al vi por tia honoro, kara Flávio Fonseca!

    ResponderExcluir
  6. Mia karega, tiu omaĝo estas elmontro de via speciala koro. Mi sincere feliĉas pri nia amikeco jam de junaj jaroj.

    ResponderExcluir
  7. Cetere, la versio estas tre sukcesa! Post ĉi komenca ĝojo pro la omaĝo, mi pli detale kontrolos ĝin. rid rid

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!