Labora tero

(Originala titolo: Terra tombada)
Verkis: Carlos Cezar k José Fortuna
Traduko: Erick Fishuk

Ĉi-aŭguste estas varme,
En la mezo de l’ sezon’.
Vidas cindron mi sur kampoj
Kaj la fumon sur la mont’.
Kultivisto plantas ĉion,
Dista la impresduon’
Pri lozanĝoj sur la tero:
Sanga estas la kolor’.
Tero labora promesas
Estontecon reflektitan.
En dormoĉambro kampara
La ruĝo surlitigita,
Kie la naskemaj semoj
El kavaĵoj aperigas
La fruktojn kun odor’ sama
De l’ beb’, kiu ĵus naskiĝas.

Tero labora
Varma sanktega, esperu,
Ke la semoj tuj prosperu
Kaj per floroj kovru ĝin.
Animo mia
Esperas ankaŭ la semon
Jam plantotan de la sento
Ama inter ni, virin’.

Tero labora kuŝinta:
Infan’ sur lulilo verda,
Buŝ’ malfermata soifas
Atendanta pluvon servan.
Vidu l’ fonton ĉe la monto,
Estas ĝi mam’ de l’ kampar’:
La akvo, lakto de l’ tero
Faras nutron por plantar’.
La ruĝaĵoj tuj verdiĝas,
Burĝono antaŭ la flor’
Kaj sem’ por la laboristo:
Manĝaĵo por lia kor’.
Sub la mortintaj folioj
La ter’ forigas la lacon
Ĉar dum la jaro denove
Ĝi renaskos nian saton.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!