Carlos Cezar

João Carlos Cezar Dorácio (Pradópolis, 2ª de junio 1942 — Mogi Guaçu, 6ª de majo 2002), estis brazila komponisto, instrumentisto, produktoro kaj kantisto.

Li komencis sian karieron per pluraj albumoj registritaj en stilo "MPB", ĝis 1978, kiam li migris al la sertaneca; jam en tiu jaro li partoprenis la 1an Festivalon de Radio kaj TV Record, kaj ricevis la duan premion; en la sekva jaro li ree partoprenis la konkurson, per tri kantoj verkitaj kun José Fortuna, kaj ricevis la tri unuajn premiojn meze de pli ol kvin mil konkurantoj: la kanto kiu ricevis la unuan premion estis kantita de Fratinoj Galvão.

En 1981 komenciĝis lia duopo kun Cristiano, kiun oni alnomis Os Cowboys Andarilhos (t.e. la Piedirantaj Vakeroj); en la tiujara festivalo de Record ili ricevis la unuan premion. La duopo registris dekon da albumoj. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!