Feliĉo

(Originala titolo: Felicidade)
Verkis: Lupicínio Rodrigues
Traduko: Ivo Sanguinetti

Mia feliĉo jam foriris
Karulino,
Ĉiam mi je vi sopiris
Pro tio estas ke mi ja
Al ĉiuj diris
Ke malvero ne progresas
En kampar'.

Mia dometo
Staras en la mondofino
Kie loĝas gaŭĉino
Kiun mi amas kun fervor'
Kaj nia penso
Kiu ŝajnas ne valori
Kial igas tion memori
Por eterne al mia kor'?


Rim:
- En tiu ĉi traduko troviĝas kelkaj metrikaj problemetoj, kiuj kondukas al misprononco (ekzemple "i" sonanta kiel "j") kaj sekve al malfacila komprenebleco. Tamen la videa produktado tre valoras, tial ĝi estas aldonita al la kolekto.

- Registrita en la albumo Esperanto gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.




Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Feliĉeco
Feliĉeco
Feliĉo nia

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!