Bobeloj de amo

(Originala titolo: Borbulhas de amor)
Verkis: Juan Luis Guerra
Portugallingva traduko: Fagner k Ferreira Gullar (el Borbujas de amor)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Ploras mia kor' pro la dub' inter sentemo kaj raci'
Ĝemas mia kor' pro l' konstanta malespero
Kompatinda kor', kiun senpaciencigas via voĉ'
Ve al mia kor', kiu perdis sian saĝon
Mi volus esti fiŝ'
Por bani min en la mar' de viaj kisoj,
Bobelojn fari kaj tiel vin amuzi,
Maldormi tra la nokto apud vi
Fiŝeto multekolora por farbi vian bruston
Kaj per koraloj ornami viajn harojn,
Freneze serpentumi ĉirkaŭ vi

Kantas mia kor' por anonci, ke ĝi ne forgesas vin
Sonĝas mia kor', ke al mi vi tuj revenos
Kompatinda kor', kiun senpaciencigas via voĉ'
Ve al mia kor', kiu perdis sian saĝon
Mi volus esti fiŝ'
Por bani min en la mar' de viaj kisoj,
Bobelojn fari kaj tiel vin amuzi,
Maldormi tra la nokto apud vi
Fiŝeto multekolora por farbi vian bruston
Kaj per koraloj ornami viajn harojn,
Freneze serpentumi ĉirkaŭ vi

Multajn fojojn mi naĝadus ĉe la plaĝo
En la ondoj de via korpo kaj restadus
Poreterne ene de vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!