Por ne diri ke mi ne parolis pri floroj

(Originala titolo: Pra não dizer que não falei das flores)
Verkis: Geraldo Vandré
Traduko: Leopoldo Knoedt

Akompane al kanto, jen ni sur ŝose’,
ni ja ĉiuj egalas, enbrake aŭ ne,
en lernejoj kaj stratoj, konstruoj, kampar’,
akompane al kanto, jen ni sur ŝose’.

Ripetaĵo:

Ek! tien ni iru! en atendo mankas sci’ -
scianto horon faras, ne hazarde venas ĝi.

En kamparaj plantejoj reganta malsat’,
sendecidaj amasoj marŝantaj sur strat’,
plu kun floroj por ĉies plej forta refren’,
kredas venki kanonojn per floroj, sen pen’.
La soldatoj armitaj, amataj aŭ ne,
preskaŭ ĉiuj perditaj, armporta arme’,
en barakoj jesdiras al praa lekci’ -
senkiala vivado kaj mort’ por patri’.

Ripetaĵo

En lernejoj kaj stratoj, konstruoj, kampar’,
estas ĉiuj soldatoj, armitaj aŭ ne,
akompane al kanto, jen ni sur ŝose’,
ni ja ĉiuj egalas, enbrake aŭ ne,
Kun la floroj surtere, la am’ en konsci’,
en l’ antaŭo certec’, en la man’ histori’,
akompane al kanto, jen ni sur ŝose’,
je lernad’ kaj instruo de nova lekci’.

Ripetaĵo



Kantas kaj gitarludas: Isabella Araújo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Ek al la batalo!
Marŝante

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!