Ne estas mi sen vi

(Originala titolo: Eu não existo sem você)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes

Mi scias kaj vi scias ĉar la vivo volis tiel
Nenio sur la mondo nin disigi povos iel
Mi scias kaj vi scias ke distanco ne ekzistas
Ke ĉiu granda am' nur vere grandas ja se tristas
Pro tio mia am', ne timu se venos sufer'
Ĉar portas min al vi la tutaj vojoj sur la Ter'

Se estas ocean' nur vere bela pro lumbril'
Se la kanzono nur kantata estas kun util'
Se nuboj en ĉielo nur okazas per la pluv'
Kaj la poeto estas granda nur ĉe suferpruv'
Se l' viv' mortas sen am', ĉar sen la am' vivo ne restas.
Ne estas mi sen vi kaj ankaŭ vi sen mi ne estas.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Mi ne vivas for de vi

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!