Mi ne vivas for de vi

(Originala titolo: Eu não existo sem você)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Tarcísio Lima

Mi scias kaj vi scias,
Tiel volis la destin’
Nenio ajn ĉi-monda
Disde vi forprenos min
Mi scias kaj vi scias,
La distanco ne ekzistas
Kaj ĉiu granda amo
Des pli grandas ju pli tristas
Ne timu do suferi,
Ho karega amatin’,
Ĉar ĉiuj el la vojoj
Min kondukas apud vin

Samkiel per la lun’
La ocean’ ornamas sin
Kaj kanto sin pravigas
Nur se oni kantas ĝin
Samkiel granda nub’
Sin nutras el eta pluver’
Kaj taŭgas al poeto
Lukti meze de sufer’
Samkiel viv’ sen amo
Samvaloras ol neni’
Ne vivus vi sen mi
Nek mi ekzistus for de vi.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ne estas mi sen vi

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!