Marino Pinto

Marino do Espírito Santo Pinto (Bom Jardim, 18ª de julio 1916 — Rio-de-Ĵanejro, 28ª de januaro 1965) estis brazila komponisto.

Li kunverkis kun Tom Jobim, Ataulfo Alves, Herivelto Martins, Wilson Batista, Zé da Zilda, Mário Lago, Mário Rossi, Haroldo Lobo, Vadico kaj Paulo Soledade, inter aliaj. Komponaĵoj liaj estis registritaj de Elizeth Cardoso, Aracy de Almeida, Orlando Silva, Isaura Garcia, Francisco Alves, Nelson Gonçalves, Sílvio Caldas, Dalva de Oliveira, Waldir Calmon, Trio Irakitan, Sylvia Telles, João Gilberto, Edu Lobo, Quarteto em Cy kaj pluraj plu.

Li estis unu el la fondintoj de Sbacem, Brazila Asocio de Aŭtoroj, Komponistoj kaj Muzikverkistoj.

Li lasis ĉirkaŭ 300 komponaĵojn, inter ili grandajn furoraĵojn de l' brazila populara muziko. (Fonto: Dicionário Cravo Alvin da MPB)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!