Aloísio Sartorato

Aloísio Sartorato (Florianopolo, 23ª de junio 1944 - Rio-de-Ĵanejro, 3ª de februaro, 2022) estis brazila esperantisto, ano de KKE - Kultura Kooperativo de Esperantistoj.

Li verkis la libron Esperanto para principiantes (t.e. Esperanto por komencantoj, portugallingva) kaj artikolojn.

Sartorato esperantistiĝis en 1963. Li kunfondis Guanabaran Esperanto-Junularon, en 1965. Ekinstruis en KKE, de 1966 ĝis 1975. Kunfondis Brazilan Esperantistan Junularan Organizon (BEJO) en 1967, kaj fariĝis ĝia unua kasisto (ĝis 1969). Fariĝis Prezidanto de Guanabara Esperanto-Junularo en 1968. Fariĝis membro de la Kontrola Komitato de BEL en 1976. Fariĝis kasisto de BEL en 1978 ĝis 1985). Instruis Esperanton ĉe Asocio de Funkciuloj de Fondaĵo Getúlio Vargas (ĝis 1987) kaj ĉe Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ), (de 1986 ĝis 1996). Iniciatis la Esperantan Korespondan Kurson Interlingvo, en 1987 (kiu daŭris ĝis 1992). Estis redaktoro de bulteno Rio Esperantista, de 1987 ĝis 1989. Fariĝis prezidanto de AERĴ, de 1997 ĝis 2000. Estis Vic-Prezidanto de KKE, de 2001 ĝis 2007. Iniciatinto de la kampanjo de KKE Esperanto en la bibliotekojn. (Fonto: Vikipedio)

Vidu ĉi tie esperantajn komponaĵojn liajn.

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!