Le' kaj Bia

(Originala titolo: Léo e Bia)
Verkis: Oswaldo Montenegro
Traduko: Flávio Fonseca

En centro de malplena ebeno
Samkiel ie ajn en Brazil'
Kaj kvazaŭ vivo estus danĝero
Kaj kvazaŭ estus fluga tranĉil'
Kaj kvazaŭ estus urĝa kaj certa
Samkiel ja necesas obstin'
La amo ĉiel estas varia
Kaj Le' kaj Bia tre amis sin

Kvazaŭ estus ne malproksima
Braziljo de paraa Belen'
Samkiel revoj naskas kastelojn
Por en real' stariĝi la scen'
Samkiel oni tre zorge faras
La kajton por trankvila destin'
La amo postuladas majstrecon
Kaj Le' kaj Bia tre amis sin


Rim:
- Le' = karesa mallongigo de la vira nomo Leonardo
- Bia = virina nomo, ĝenerale mallongigo de Beatriz
- Beleno = ĉefurbo de la brazila ŝtato Parao



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!