Nenia forges'

(Originala titolo: Lamento no morro)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca (kun sugestoj de Cícero Soares)

Nenia forges'
Pri la rigard'
De vi al mi tre for

Aj, mi vivas des
Pli el ĉi ard'
En adiaŭa kor'

Virin' amata
Mia haven'
Maten' kompata
Elfluas roso el okulseren'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!