Ĉielo de Braziljo

(Originala titolo: Céu de Brasília)
Verkis: Toninho Horta k Fernando Brant
Traduko: Flávio Fonseca

Trankviliĝis la urb'
Tuj post la deka hor'
En fenestroj, malvarma lum'
De l' televidil' distras la familiojn
Iras mi tra l' nokto, marŝante sur stratoj
Kaj antaŭen jen mi
Sur la aviflugil'
Forgesante komplete pri l'
Fisolec' de l' urbo, de l' mondo de l' homoj
En freneza flugo de mi inventata
Kaj flugas mi ĝis la naskiĝ'
De l' herbo, la matena sun'
Folioj, rivero, la blu'
La bela ĝuebla belec'
Ne ekzistas io senmakula, kia
Ĉielo de Centralteben'
Kaj la horizonto imensa, aperta
Sugestante vojojn je mil 
Mi scivolas eĉ ne
Se temis pri ebriiĝo aŭ lucidec'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!