Braziljo - Novaj astraloj

(Originala titolo: Brasília - Novos astrais)
Verkis: Paul Hallstein k Ricardo Movits
Traduko: Flávio Fonseca

Lumas, jen tagiĝo venas!
Kune, ĉi kanzon'...
La oraj radioj
De Braziljo scenas
En la kora fon'

Nuboj, formoj de trezoroj
Blankas pacesper'
La akvoj reflektas
Eternajn memorojn
De astrala ter'

Koloroj brilas pli tie ĉi
Venas el flamo de l' sun'
Vesperiĝas kaj orradioj
Ripozas surnokte

Nokto, formo de magio,
Briloj tuŝas min,
La tago jam foras
Kaj luno koloras
Per arĝent' sen fin'


Rim: Astralo = spirita mondo (laŭ vortaroj de Túlio Flores kaj A. K. Afonso Costa).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!