Floroj de Évora

(Originala titolo: Flores de Évora)
Verkis: Sabah Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Feinoj dancantaj super mar'
Kaj kantoj aŭroraj de l' stelar'
Silfinoj de l' nokto longa
Vigla vibra ton'...
En la mallum' eĥas la son'...

A!...
Jarojn da promes'
Pri l' tempovoĉo el eon'
A!...
Jarojn sen la kon'
Pri kio ne eblas forges'


Rim: Évora = laŭ klarigo de la aŭtorino, temas pri feino, magiistino, fikcia pra-estaĵo.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!