Sabah Moraes

Sabah Moraes (Sebastião da Boa Vista, Marajó/PA) estas brazila kantistino kaj komponistino.

Ŝi estas diplomiĝinta pri Kantado kaj Muzikoterapio, kaj ŝi rigardas la muzikon kiel idealon. Ŝi estis anino de l' koruso de OSESP (Simfonia Orkestro de San-Paŭlo), registris 8 KDojn kaj 1 DVD-on, laboris kun artistoj kiel Ney Couteiro, Dércio Marques, Chico Aafa kaj João Bá.

En 2019 ŝi ricevis la premion Grão de Música, pro siaj muziklabora vojo kaj arta kontribuo al Brazilo.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn ŝiajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!