Ĵurnala notico

(Originala titolo: Notícia de jornal)
Verkis: Haroldo Barbosa k Luís Reis
Traduko: Flávio Fonseca

Ŝi provis sin mortigi
En tre simpla terkaban'
Jen ŝi, Johanin',
Pro iu certa Johan'

Post ir' al kuracejo
Ŝi reiris al kvartal'
Kaj nun en notico
Necesas plia detal'

La hejm' ne plu ekzistas
Ne plu eblas la refar'
Jen Johanin',
Plia virino trista pro erar'

Erar' pri doz'
Erar' pri am'
Eraro eĉ pri Johan'
Neniu, ve
Rimarkis, ke
Dolor' estis real'
Homa dolor' forestas el ĵurnal'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!