Haroldo Barbosa

Haroldo Barbosa (Rio-de-Ĵanejro, 21ª de marto 1915 - Rio-de-Ĵanejro, 6ª de septembro 1979) estis brazila humuristo, ĵurnalisto kaj komponisto.

En la infanaĝo li estis amiko de Noel Rosa, Almirante, Braguinha kaj Araci de Almeida. Kiel humuristo, li estis la kreinto de la programo Escolinha do Professor Raimundo (t.e. Lernejeto de Profesoro Raimundo) , unue por radio, poste por televido.

Kiel komponisto, li verkis muzikaĵojn registritajn de João Gilberto, Nora Ney, Isaurinha Garcia, Chico Buarque, Maria Bethânia kaj Elizeth Cardoso, inter aliaj.

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!