Sed ne gravas

(Originala titolo: Mas que nada)
Verkis: Jorge Ben Jor
Traduko: Flávio Fonseca

O o o o o, ariá-raió
Obá, Obá, Obá

Sed ne gravas
Movu vin el vojo ĉar sambemas mi
Ĉar la sambo estas mojosa
Kaj kun multa emoci'

Jen ĉi sambo
Miksita kun marakatu'
Sambo de nigroldulo
Sambo de rendevu'

Sed ne gravas
Ĉar sambo tia ĉi estas rafin'
Kaj vi ne volas ke
Mi alvenu en la fin'


Rim:
- La komenca strofo estas en la joruba lingvo, kaj Obá (prononco: Oba') estas la militista diino de kandombleo. La esprimo estas saluto al ŝi, kvazaŭ petanta forton kaj benon, por ke ĉiuj homoj povu ĝui la muzikecon, kiu alproksimigas la kontinentojn.
- Tiu ĉi kanto estas unu el la plejmulte registritaj eksterbrazile; interalie de Ella Fitzgerald, Trini Lopez, Al Jarreau, Sérgio Mendes kaj Jose Feliciano.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Mi serĉis la melodion laŭ la originala titolo en Jutubo kaj jes, ankaŭ mi konas tiun kanton :-)

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!