Kanto de paco

(Originala titolo: Cantiga de paz)
Verkis: Dolores Duran (spirito) k Brunilde Mendes do Espírito Santo (mediumo)
Traduko: Flávio Fonseca

Se vi volas ke l' pac'
Lokiĝu en korspac',
Do frato, aŭdu min:
Silentu kaj atendu
Printempan rean splendon
Kun preĝo en la sin'.

Transformu la singulton
En ridesperan multon
Pri la morgaŭa ven'.
Post la forta tempesto
Ĉiam venas bonesto,
Nun aŭ en posta ben'.

En via longa vojo,
Nur vi en ĉiu fojo
Dornojn transformadu
En parfumitajn florojn,
Por ke je fidhonoro
Ornamu viajn padojn.

Rigardu ĉirkaŭ vi:
Animoj petas pri
Porcio de la am'.
Tristecon vi forgesu,
Ridetu, helpu, jesu
Al iu ajn, la sam'.

Sub ventpluva vetero,
Tritiko oras teron
Dum silenta dolor'.
Kaj kiam nubo pasas,
La bona tero lasas
Revenon de ekflor'.

Imitu la Naturon,
Kiu disverŝas puron
Kvazaŭ luma flag'.
Kaj kiam nokto venas,
Ĉielo steloplenas
Ĝis noviĝinta tag'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Mi ofte demandas min mem: kiamaniere estu paco en la mondo, se ofte ĝi regas nek en la familioj...

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Vi pravas, kara...
      Tial, oni devas unue atenti al nia ĉirkaŭaĵo kaj agi cele al bonaj rilatoj, pere de bonaj pensoj, sentoj, faroj.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!