Du datoj

Verkis: Alfredo Aragón

Alproksimiĝas la Kristana dato,
infan' Jesuo nun en Betleĥem';
sen trumpetado, kiel simpla frato
de ĉiuj homoj, kiel Dia sem'.

Baldaŭ revenos ankaŭ dat' alia:
venis grandulo por misi' sur tero
de kunfratiĝ' en mondo senkonscia,
li, Zamenhof, ĉiela kuriero.

Ne forgesiĝu tiuj datoj belaj,
al ili sonu nia fajra kanto;
predikas amon fontoj du ĉielaj:
Evangelio kaj nun Esperanto.


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Um comentário:

  1. Alfredo, gratulon, vi tre bele kunigis du personecojn gravaj por la homaro. En iu prelego mi aŭdis, ke komuna por Štúr (https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%BDudov%C3%ADt_%C5%A0t%C3%BAr) kaj LLZ estis - barbo. Laŭ la bildeto ŝajnas, ke la samo validas ankaŭ por LLZ kaj Kristo :-)

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!