En la tuta mondo

Verkis: Odília Milhomens

Mi kredas ke en la tuta mondo
Neniam Vin forgesos ni
Mi kredas ke en la tuta mondo
Vi ĉiam iros antaŭ ni

Mi kredas ke en la tuta mondo
Doloroj, suferoj kaj tim'
Forpasos kiam Via Lumo
Brilegos prilumante nin.

Pro tio, mi petas al ĉiuj
Atentu l’ alvokon de Li
"Amu unu la aliajn"
Kaj, en la tuta mondo,
La Paco feliĉigos vin!



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. "Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo."

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!