Ca ce ci co cu

(Originala titolo: Ba be bi bo bu)
Verkis: João Plinta
Versio: Vitor Mendes

La ca ce ci co cu
Lernu ĉiuj ni sen lac'
Cirko, caro, cim', citrono,
Peco, celo, cidro, pac'

La ĉa ĉe ĉi ĉo ĉu
Ja facila estas tre
Ĉiam, ĉirkaŭ, ĉokolado,
Ĉelo, ĉino, ĉaro, ĉe

La da de di do du
Lernu vi kara lernant'
Dio, distro, dika, disa,
Dekstra, domo, diamant'

La ĝa ĝe ĝi ĝo ĝu
Lernu ni per unu foj'
Ĝuo, ĝiba, ĝino, ĝisa,
Ĝena, ĝusta, ĝia, ĝoj'

La ga ge gi go gu
Lernu ĉiuj kun ĝojplen'
Granda, gemo, gir', girafo,
Gurdo, gento, gajno, gren'

La ra re ri ro ru
Lernu nun mia amik'
Rido, reĝo, ran', rapida,
Regiono, respublik'

La ta te ti to tu
Lernu bone mi kaj vi
Tikla, timo, tempo, tiam,
Tiu, tia, tie-ĉi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!