Gaŭĉino

(Originala titolo: Gauchinha)
Tradicia
Traduko: Ivo Sanguinetti

Gaŭĉino, gaŭĉino
Kompatu je mia kor'
mi nur petas, karulino
Pli da amo kun fervor'
Kiam venas la tagiĝo
La birdar' en kunfratiĝo
Ekkantas sur l' arbar'
Viajn harojn mi memoras
Kiam "Minuano" ploras
Kiel ondoj de la mar'.


Rim:
- Registrita en la albumo Esperanto gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.
- "Minuano" estas malvarma vento kiu trapasas la brazilajn ŝtatojn Suda Rio-Grando, Santa-Katarino kaj Paranao.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!