Venu, dolĉa morto

(Originala titolo: Komm, süßer Tod)
Verkis: J. S. Bach
Traduko: Alfredo Aragón

Ho, dolĉa Mort',
venu pace, venu!
Konduku min milde,
ĉar la mondumo
malĝojigas min!
Mi reve atendas vin!
Morto, ĉe mi venu tuj!
La kortempeston
mildigu vi,
ho, dolĉa Mort'!


Rim: El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!