La lasta laŭd’

Verkis: Émerson dos Santos

Venis la temp', venis la tag'
Jen nia lasta renkonto
Kara amik', mia la ag'
Por nova viv' estas ponto

Longe pensadis mi pri la kosma saĝ'
Pri ĝia povo sur ĉio
Nun por decidi ne plu mankas kuraĝ'
Ne volas mi vivi laŭ dio

Venis la tempo por la lasta laŭd'
Ne volas vivi mi laŭ dia vol'
Dum homoj preĝas kun larmoj, ĝoj' kaj aplaŭd'
Se ne konsentas mi
Mi do restu en sol'

Plaĉas al mi via ĉeest'
Ni babiladis dum horoj
Pasas mi tra ena tempest'
Pro miaj propraj valoroj

Dum longa tempo mi provadis apogi
Ideojn laŭ mi ne plu veraj
Sed mia eno ne plu povas mensogi
Volas ĝi esti libera

Venis la tempo…

Eble en vasta la mond'
Por vagabond'
Estas hejmlok'
Estas en monda nebul'
Al skeptikul'
Io kredinda

Venis la tempo…

Se ne konsentas mi
Mi do restu en sol'
Se ne kunsentas mi
Mi do restu en sol'

En la estont', mia karul'
Kiam vin ĝenos memoro
Nur pensu ke tiu revul'
Nun vivas laŭ sia koro



Kantas la duopo Dois Eus


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!