Arĝenta pluv'

(Originala titolo: Chuva de prata)
Verkis: Ed Wilson k Ronaldo Bastos
Tradukis: Vitor Mendes

Ĉe ĉielluma bril'
Senvualigu kaj sur nin
Venu ama pluv'

Pluvo arĝenta falanta sen ĉes'
Mi vin atendas, ho diru tuj jes
Jen kiso humida je lum'
Nia am-sigel'

Nur mielguto jen dolĉa frandaĵ'
Sur nin faligu vualon de vi
Ho bela vi lun' en ĉiel'
Ampluvu sur nin.

Ĉiam ĉe la ama dir': Sekvu min
Iru vi, iru vi sen tim'
Kredu vi, je ĉio kio ja belas
Kaj ĝisfunde
Vivu ĝis la fin'!

Gluu vizaĝon ĉe l' mian por danc'
Jen via nom' en mallum' la bonŝanc'
Se estos forgeso pri mi
Kanto tuŝos vin

Ĉiam ĉe la ama dir': Sekvu min
Iru vi, iru vi sen tim'
Kredu vi, je ĉio kio ja belas
Kaj ĝisfunde
Vivu ĝis la fin'!

Gluu vizaĝon ĉe l' mian por danc'
Jen via nom' en mallum' la bonŝanc'
Se estos forgeso pri mi
Kanto tuŝos vin
Ho bela vi lun' en ĉiel'
Ampluvu sur nin.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!