Magdalen'

(Originala titolo: Maringá)
Verkis: Joubert de Carvalho
Versio: Darcy Gaia

Ŝi forelmigris
mia bela Magdalen'
ŝi ja estis bela floro
la plej bela de l' ĝarden'

Kun ŝi formigris
la person' al ŝi diranta
ke neniam ŝi forgesu
la kampulon ŝin amantan.

En alitempo
estis ĝojo sen egal'
surreganta la popolon
de la vilaĝo Pombal'

Kaj senpluveco
nian pluvon portis for
nur restante la gutetoj
elfalintaj de la plor'

Magdalen', Magdalen'
iris vi je lasta fojo
ĉio estas kun malĝojo
de l' silento de l' maten'

Magdalen', Magdalen'
por estiĝi feliĉeco
forveturu sopireco
for de nia kor-haven'

Magdalen', Magdalen'
venu vi alian fojon
kaj alportu vi la ĝojon
kaj ni vivu en Eden'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Maringa'

Um comentário:

  1. Tre kortuŝa rakonto pri disŝirita amrilato...
    Mi ankaŭ estas Magdaléna, sed ne Maria el Ingá :-)

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!