Malpermesata la fum'

(Originala titolo: É proibido fumar)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes

Malpermesata la fum'
Montras afiŝo sur mur'
Malpermesata la fum'
Ĉar ja estas fajra danĝer'
Sed afiŝo estas malutila afer'
Ĉar la braĝ' farota de mi estas ver'
Al fajrestingist' eblas ne
Al fajrestingist' eblas ne

Mi prenas belulinon
Kanzonon kantas mi
Al ŝi mi donas kison
Kun multa pasi'
La kis' elfajrerigas
La amikaro krias
Ke estas fajra danĝer'
Al fajrestingist' eblas ne
Ĉi tia kiso de mi al ŝi
Al fajrestingist' eblas ne
Ĉi ino, donis fajron al mi
Ĝoje bruligante iras mi plu kaj plu
Kaj ne atentante pri afiŝo sur mur'
Malpermesata la fum'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!