Voku min

(Originala titolo: Me chama)
Verkis: Lobão
Traduko: James Rezende Piton

Ekstere pluvas
Kaj mi kun la malvarmo
Nur emas al la priesplor'

Nun kie estas vi?
Vi min alvoku
Min voku, min voku
Min voku

Videblas ne tuj
Larmoj en mallumo
Larmoj en mallumo
Larmoj plu

Montriĝas ĉio plu sen vi
Kaj tre malplenas
La nokto iĝas
Sen kial'

Nun kie estas vi?
Vi min alvoku
Min voku, min voku
Min voku

Videblas ne tuj
Iluzi' sen senco
Iluzi' sen senco
Iluzi'

Videblas ne tuj
Larmoj en mallumo
Larmoj en mallumo
Larmoj plu

Videblas ne tuj
La magi' sen senco
La magi' sen senco
La magi'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!