Kanto de l' maristo

(Originala titolo: La paloma)
Verkis: Sebastián Yradier
Versio: Sylla Chaves

En hor', kiam mian ŝipon alvokas mar'
kaj estas la adiaŭo de l' maristar',
ni du plenaj de doloro rekisas nin
dum plor' fontas el l' okuloj de l' amatin'.

- Ne ploru, karin'! Ne ploru, ĉar mi revenos
kaj en edziĝa festo Dio nin benos,
aŭ, se min prenos fine la mar' maldanka,
flugos al viaj manoj kolombo blanka.

Estos mia anim',
ĉar la mar' ĝin ne prenos,
kaj mi certe revenos, karino,
kun mia am' sen fino...


Rim:
El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.
Registrita en la albumo Bahia de ĉiuj Sanktuloj, 1999.



Video (bildoj kaj muntado): Ciro Gomes de Freitas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!