Lilia in'

(Originala titolo: Flor de lis)
Verkis: Djavan
Traduko: Vitor Mendes

Ho mia Di'
Jen nia amo-fin'
Ho Di' pardonu min
Erar' okazis scias mi
Sed ve, per unu foj'
Ŝanĝiĝis mia ĝoj'
Eraris mi aŭ ne
Kaj mi scias nur ke
Amis tre amis tre
Mi, ho ve

Ĉu eble jen
Pro iluzi-amor'
Sindonis mi per kor'
Per tuta sin' al ĉi virin'
Por feliĉigi min
Sed ne volis destin'
Radik' esti, ĝis fin',
Mi de lilia in'
Kaj tiam vidis mi
Nian amon finita
Mortinta
Ja pro la glaci-beleco de Maria

Sekiĝis, mortis mia
De la vivo, ĝarden'
El kio plantis Maria
Nek de lekant' estis ven'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!