La montego

(Originala titolo: A montanha)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: James Rezende Piton

Mi sekvos plu
Lumon en la ĉiel'
Mi aŭdos plu
Voĉon, kiu min pelas
Grimpi plu
La montegon por ke
Mi troviĝu ĉe Dio por preĝ'

Mi krios plu
Por ke sciu la mond'
Kaj sekvu plu
Mian tutan grimpadon
Cele plu
Montri por klara vid'
Mian krion de amo kaj fid'

Mi petos plu
Ke la steloj kun brilo
Brilu plu
La infanoj ne ĉesu
Ridi plu
Kaj la homoj neniam
Forgesu pri sia dankem'

Mi tial diras:
Mi vin dankas, Sinjor', pro plia tago
Mi vin dankas, Sinjor', pro vidkapablo
Kio estus pri mi
Sen la fid' ekzistanta pri Vi?

Malgraŭ suferoj
Mi vin dankas, Sinjor', malgraŭ la ploro
Mi vin dankas, Sinjor', pro la konsci'
Ke ĉi-ĉio min montras la
Vojon celantan al Vi

Kaj kun ripet'
Mi vin dankas, Sinjor', pro plia tago
Mi vin dankas, Sinjor', pro sunleviĝo
Mi vin dankas, Sinjor'
Kun ripet', mi vin dankas, Sinjor'

Mi tial diras:
Mi vin dankas, Sinjor', pro ĉiuj steloj
Mi vin dankas, Sinjor', pro la rideto
Mi vin dankas, Sinjor'
Kun ripet', mi vin dankas, Sinjor'

Kaj kun ripet'
Mi vin dankas, Sinjor', pro plia tago
Mi vin dankas, Sinjor', pro la espero
Mi vin dankas, Sinjor'
Kun ripet', mi vin dankas, Sinjor'

Mi tial diras:
Mi vin dankas, Sinjor', pro la rideto
Mi vin dankas, Sinjor', pro la pardon'
Mi vin dankas, Sinjor'
Kun ripet', mi vin dankas, Sinjor'

Kaj kun ripet'
Mi vin dankas, Sinjor', pro la naturo
Mi vin dankas, Sinjor', pro simple ĉio
Mi vin dankas, Sinjor'
Kun ripet', mi vin dankas, Sinjor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!