Ho branĉo, belega branĉo

(Originala titolo: Ó rama, ó que linda rama)
Tradicia el Portugalio
Traduko: James Rezende Piton

Ho branĉo, belega branĉo
Ho branĉo de l' olivarbo
Jen plej belas mia paro
Ĉirkaŭe de nia garbo
Ĉirkaŭe de nia garbo
Ĉi tie kaj kie ajn
Ho branĉo, belega branĉo
Ho branĉo de l' olivarb'

Tre plaĉas al mi aŭskulti
Lerninton de iu kanto
Se mi havus instruiston
Mi mem estus la lernanto

(refreno)

Ne imponas posedanto
De ĉaroj, brutaroj, montoj
Min imponas kiu trinkas
La akvon en ĉiuj fontoj

(refreno)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!