Estu paco

(Originala titolo: São João Dararão)
Tradicia
Versio: Sylla Chaves

Mi petegas al vi,
mastroj de l’ tuta homaro,
ke en tero kaj maro
estu paco!
Kaj ne plu estu hezito!
Ne plu estu milito!
Estu paco tra l’ tuta
tersurfaco!

La homoj fariĝos fratoj,
kaj la soldatoj,
por monda bon’
forĵetante la fusilojn,
forĝos plugilojn
el la kanon’.


Rim:
- El la libro 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.
- Registrita en la kasedo Elektitaj kantoj: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, 2001.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca



Kantas: Joel de Castro


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!