Unu, du - riz' kaj ragu'

(Originala titolo: Um, dois - feijão com arroz)
Tradicia
Traduko: Roger Gotardi

Unu, du - riz' kaj ragu'
Tri, kvar - kariokar'
Kvin, ses - pure' kaj fles'!
Sep, ok - jen maniok'
Naŭ, dek - por fin' bifstek'!


Rim: Tiu ĉi versareto, kvankam ne estas strikte "muziko", posedas kelkajn el la muzikaj karakteroj: ritmo, rimo, ĥoro, oni povas rondodanci ĝin...

En la portugala (eble ankaŭ en aliaj latinidaj lingvoj), oni nomas tian recitaĵon "parlenda". Laŭ Dicionário Houaiss da Língua Portuguesa (unu el la plej respektataj vortaroj de la brazilportugala lingvo), "parlenda" signifas "porinfana rimaĵo uzebla en ludoj aŭ kiel enmemoriga tekniko".

Do, eĉ sen melodio aŭ harmonio oni akceptis ĝin en Brazila Kolekto. Krome, specife tiu ĉi foje estas uzata kiel komplemento al la porinfana kanto "Marcha soldado", el kiu troviĝas tri tradukoj en Brazila Kolekto.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!