Atente, zorgeme

(Originala titolo: Andando de banda)
Verkis: Rildo Hora k Sérgio Cabral
Traduko: Flávio Fonseca

Hieraŭ en la ĵurnal'
Mi legis pri inflaci',
Kaj kie vivis ĝangal'
Troviĝas nun kompani',

Ke nun finiĝis la rev',
Bruliĝis tuta arbar',
Kaj sen la helpa ricev'
Mutiĝis muzikistar'.

Nun ĉiuj homoj sin batas-rebatas
Kaj nur mian koron ĉagrenas fatal'.
Kontraŭ reguloj kaj ekster la planoj
Vi simple foriris, sen ia kial'.

Do mi iradas atente, zorgeme,
Sufere silenta, sub ĝena rutin'
Nur vi donus al mi la konsilon pri l' vivo
Trankvile, por helpadi min

Kara,
Donu
Amon
Al mi (tute)



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!