Kaj revenis nur la floso

(Originala titolo: A jangada voltou só)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Sylla Chaves

En la floso foriris kune
Franĉjo kaj Bento,
Kaj revenis nur la flos’.
Blovis eble en marforo
Fortega vento,
Kaj revenis nur la flos’.

En la Kristnaska festo
Franĉjo estis la bov’.
Kaj sen lia ĉeesto
Ne plu eblas ludoprov’

Kaj nune, ĉar mankas Franĉjo,
Verŝajne ne estos fest’.
Foriris li en la floso
Kaj revenis nur la flos’.

En la floso foriris kune...

Bento kantadis kantojn
Ĉiam kun granda ĝoj’;
Multe da aplaŭdantoj
Havis li je ĉiu foj’.

La ploro de l’ junulinoj
Aŭdiĝis ĝis mara for’.
Foriris Bent’ en la floso
Kaj revenis nur la flos’!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!