Lulkanto (Kambuka')

Verkis: Dirce Sales

Kambuka', o o
Kambuka', o o
Bonvole parfumu, lulilu kaj
zorgu pri li.

Kambuka', o o
Kambuka', o o
pri li, kiu dormas,
nuntempe dormas
jen apud vi.

Sub via freŝa ombro
kaj la ĉarmaj floroj,
kiuj baldaŭ tapiŝos
la grundon amatan

kie li, la ĉiama poeto,
pasie vivis, intense amis
kaj tiel vigle instruis nin...

Kambuka', o o


Rim:
- Verkita omaĝe al Sylla Chaves.
- Kambuka' = (Plinia edulis) Brazila fruktodona arbo, tipa de la marborda parto de la Atlantika Arbaro.



Voĉo: Dirce Sales
Muzikaranĝo: Kleber Vieira Matos


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!