Dankon al la kampara popolo

(Originala titolo: Obrigado ao povo do campo)
Verkis: Dom k Ravel
Traduko: Erick Fishuk

Dankon al la kampara popolo
Pro la lakto, la kafo, la pan’.
Dio benu la brakojn laborajn,
Kiuj nutras la grundon per san’.
Dankon al la kampara popolo
Pro l’ viando, la riz’, fazeol’,
La legomoj, la fruktoj, verdaĵoj,
La herbaro de kuraca rol’.

Dankon al la kampara popolo
Pro la ligno de l’ doma konstru’,
Pro l’ fadenoj kaj ledo de l’ vestoj,
De l’ ĉapelo, de l’ ŝtrumpo, de l’ ŝu’.

Dankon al la kampara popolo,
Ĝia planta kaj besta trezor’,
Al la ĉefo de l’ granda bieno,
Al la sperta ŝofor’ de l’ traktor’.
Dankon al la kampara popolo,
Kiu studas, instruas sen ĉes’
Kaj simultane kultivas la teron
Por la jara produkta progres’.

Dankon al la kampara popolo,
Kiu ajn estas ĝia deven’,
Kie brilas la haŭtobronziga
Suno sur la plugada posten’.

Kaj dankon al la kampara popolo,
Kiu donis al sia patri’
La sportistojn, heroojn, soldatojn
Nun en la porĉiama feri’.
Dankon al la kampara popolo,
Kiu zorgas pri la tradici’,
Pri la kredoj, kulturoj, kutimoj
Kaj valoroj de sia naci’.

Dankon al la kampara popolo
Pro l’ dissemo de l’ bel’ kaj la bon’
Kaj la konservo de sia folkloro
Per gitaro kaj akordion’.
Kaj la konservo de sia folkloro
Per gitaro kaj akordion’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!