Nova frumateno

(Originala titolo: Nova madrugada)
Verkis: Flávio Fonseca sur teksto de Auta de Souza (Chico Xavier)
Traduko: Flávio Fonseca

Kara animo trista kaj sincera,
Se la doloro funde vin brulstampas,
Lumigu preĝe la esperolampon,
Kie ĉagreno tenas vin karcere!

Antaŭ l’ ombro sturmanta ĉiun sferon,
Se ofendego vundas kvazaŭ lanco,
En la ŝtormo ataka kaj avanca,
Pardonu, silentiĝu, helpadu, esperu!...

Forgesita en amareca ĉelo,
Ne ribeliĝu kontraŭ vojmalhelo,
Staru kaj servu, kvankam vi ne ridu...

Luktu, ploru, suferu, tamen fidu,
Ĉar venas el tenebro tagobeno
En promesoj de nova frumateno!...


Rim:
- Registrita portugallingve en la KD A Força que ecoa em todo canto, de Flávio Fonseca: memeldono, 1996.
- Prezentita esperante dum koncerto en UK en Prago, 1996.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!